AUHDI STELOJN
DE: Olavo Bilac
"Nu (vi parolas), auhdi stelojn!
Certe la saghon perdis vi!" mi diros tamen,
ke por auhdi stelojn mi vekighas,
kaj mi malfermas la fenestron pale...
Kaj mi babilas, dum la Lakta-Vojo
Kiel mantelo malfermita supre, briletas.
Kaj la suno alveninte,
Ilin mi serchas tra l' chiel' ankorauh.
Vi diros nun: -"Mia freneza frato!
Kion kun ili vi parolas nokte?
Kion iliaj frazoj al vi diras?"
Kaj mi diros: "Por ilin auhdi, amu!
char povas havi nur l' amant' orelojn
Kapablajn auhdi kaj kompreni stelojn
Tradukis Daltro Santos De la Brazila Revuo Esperantista n° 3, Junio 1907.