PROPONO PRI NOVA STRUKTURO POR LA E-MOVADO
La tradicia esperanto movado, tia kia ni konas ghin ekde la jaro 1887 elcherpighis kaj bankrotas. Tia tradicia esperanto-movado havas la jenajn karakterojn:
- Esperantistoj, ghenerale ne estas aktivistoj sed membroj de asocioj kiuj pagas kotizojn kaj ricevas "servojn": bultenojn, revuojn, katalogojn adresarojn ktp...
- La strukturo de la esperanto-movado estas vertikala kaj nedemokratiaj kaj konsistas el la membroj (kiuj sintenas pasive) kaj la estraro kiu agas kiel posedantoj de privataj entreprenoj, decidas sen konsulti la membrojn kaj multfoje ne informas bone pri la financa situacio de la asocioj.
 Nuntempe, pro Interreto, multaj geesperantistoj trovis, ke oni ne bezonas esti membroj de tiaj "dinosaùraj" asocioj por partopreni la e-movadon, por praktiki esperanton, por aúdi ret-radion. Cetere, pere de interreto ni ricevas la novajhojn multe pri frue. Kiam la membroj ricevas la multekostajn presajhojn de la asocioj, la informoj jam estas malaktualaj jam de longe.
 Pro tio, la alighoj al tiuj asocioj tradiciaj, lokaj, naciaj kaj internaciaj malpligrandighas kaj tio malplibonigas la financan situacion de ili. Certe ne estos granda perdo por la e-movado se tiuj asocioj malaperos. Mi ech povus aldoni ke ili bremsas la progreson de esperanto.

 

   -kelkaj aliaj tre malbonaj trajtoj de la nuna nacia kaj  internacia tradicia e-movado:
- Altaj protektanoj de la kongresoj estas registaroj kiuj ne respektasla homajn rajton.
- Manko de travidebleco de preskaú chiuj asocioj.
- Malbona "Ligo" inter religio kaj e-movado en Brazilo (manko de neútraleco)
- Manko de geesperantistoj de la Tria Mondo en la estraro de UEA.
 
 KIU ESTAS LA NOVA MOVADO DEZIRINDA?
 
Nova internacia kaj forta e-movado nur eblas pere de nova sinteno de esperantistoj kaj pere de interreto.
- Ni ne plu pagu kotizojn al iu ajn asocio , kaj ne partoprenu kongresojn kun "Altaj Protektantoj" aú subtenataj de þtatoj kaj registaro. Niaj kongresoj estu sendependaj de registaroj kaj religioj. Fakte la kongresoj ne estas tiel necesaj. Preferinde ni faru protestojn aú premojn por pli justa monda lingva politika ordo aú por pli egaleca monda lingva komunikado. 
- Esperantistoj ne plu agos kiel "membroj de asocioj" sed kiel sendependaj aktivuloj por la movado pro esperanto.
- Nia nova strukturo por organizado de la e-movado estos ne-hierarkia kaj horizontala, sen estroj aú prezidantoj, komitatanoj aú reprezentantoj. Geesperantistoj grupighu pere de lokaj aý landaj KOLEKTIVOJ interligitaj al  INTERNACIA RETO EN ESPERANTO. chiuj kolektivoj estos sendependaj sed konsentu pri la 'PRINCIPOJ" de la RETO (ni devas skribi tiujn principojn) kaj chiuj kolektivoj havu sian hejm-paghon kaj apartajn diskut-listojn.
- Se necesos fari fizikajn kunsidojn, la kolektivoj kunsidu en neútralaj lokoj, senpartiaj kaj senreligiaj. Ni ne havos sideojn, statutojn, registrojn...
Ne estas alia aliro por la monda e-movado.  La moderna e-aktivulo ne estas tiu kiu pagas kotizojn sed tiuj kiu agas (ne pagas) sed aktive partoprenas en kolektivoj.
 
KION NI DEVAS FARI EKDE NUN:
 
-Diskuti, proponi kaj ellabori la principojn de la nova e-movado (provizora nomo de: INTERNACIA RETO EN ESPERANTO-
-Krei la hejm-paghon (estonte se aperos kapablaj teknikistoj la pagho povos esti per libera publikigado tia, kia la pagho de Indymedia (Sendependa Centro de Amas-komunikiloj)
 
johano@uol.com.br
 
1