Cxi sube estas
kompilajxo-skizo de la brosxuro "Genia Lingvisto Venkita de Etburgxeco"
pri la fundamentaj momentoj en la lingva teorio de Zamenhof. verkita de E
Spiridovicx (eldonata de L'omnibuso - Kioto)
gxi estas analizo pri la socia kaj historia kunteksto kiuj influis Zamenhofon en
sia ideologio pri esperanto, pri la interna ideo, pri la etburgxeco de la
kreinto de Esperanto.
ROLO KAJ LOKO DE LINGVO
INTERNACIA EN NIA EPOKO
Zamenhof ekkonsciis verajxon: ke
lingvo internacia povas aperi nur cxe certa stadio en evoluo de la homa socio.
Necesas ke ni komprenu la historian kuntekston en la tempo de
la apero de Esperanto: estis epoko de la kreskado de la imperiisma kapitalismo,
kiam la politiko de la kapitalismaj sxtatoj atingis sian superan evoluan gradon,
por la sufoko kaj asimilado de la subpremitaj nacioj, por incitado de naciaj
antagonismoj, por perfortaj trudado de lingvoj de la superaj nacioj al la nacioj
subpremitaj.
Do, Zamenhof mem apartenante mem al
unu el la plej subjugitaj nacioj estis influita de tiu historia kunteksto.
Tamen Zamenhof fidela al sia naiva idealismo ne komprenis la rolon de la
ekonomio pri la evoluado de la lingvoj kaj pensis ke la problemo de lingvo
internacia dependas de "konvinkoj kaj opinioj de la homoj". Ne estante
marksano, li ne povis prezenti al si klaran bildon pri la decida influo de la
ekonomia bazo en la socio al la sxangxigxo de la ideologioj de la homoj. Li
pensis ke la simpla praktikado de lingvo internacia stimulos la "praktikan
bonon kaj profiton".
ZAMENHOF PRI LA SOCIA LOKO DE LA
LINGVO INTERNACIA
Zamenhof estis fremda al komprenado
de klasbatalo. Sed li mem ne povis ne reflekti en sia teorio sian klasan
et-burgxan vidpunkton. Li opiniis ke la lingvo internacia de la nuntempo povas
ekzisti kaj evolui nur kiel lingvo de la plej largxaj amasoj kaj precipe de la
"malsuperaj nekleruloj", de la "lingve neinstruitaj"personoj.
Tiu cxi ideo estas gxenerale gxusta, sed gxi estas klase ne esprimita: la lingvo
internacia havas estontecon nur kiel klasa lingvo de la proletaro; la lingvo
internacia estas akceptota de la vastaj laborular-amasoj nur cxe la kultura
hegemonio de la proletaro.
Tamen, historie, Zamenhof faris
grandan pasxon antauxen. Ni komparu ekzemple Zamenhof kun la prelato Schleyer,
kiu pri sia Volapuko diris ke gxi estis destinita "por la kleraj homoj de
la mondo". Zamenhof opiniis ke en nia tempo, povas havi estontecon nur la
lingvo de la malpli altaj "klasoj de la societo", tia lingvo, kian
povas lude ekposedi "ecx la plej malricxaj kaj senkleraj vilagxanoj".
Tiamaniere ni vidas ke laux Zamenhof,
la lingvo internacia en la gxusta kompreno de tiu cxi vorto povas esti nur
lingvo de la plej vastaj amasoj de "neinstruitaj" homoj.
Tiu cxi largxa demokratismo de Zamenhof efektive estis responda al la bezonoj de
la epoko. gxuste la vastaj amasoj de la "neinstruitaj" homoj, ne
posedantaj lingvojn alilandajn "trafas ofte en la staton de mutuloj",
malgraux tio ke ili jam atingis la bezonon pri internacia komunikigxo.
La unuaj jardekoj de disvolvigxo de
la movado por helpa lingvo internacia montris, ke gxuste la etburgxa malsupera
intelektularo estis antaux la imperiista milito (1914-1918) tiu amaso, kiu
precipe estis antauxenmovanta la aferon de lingvo internacia. La vasta laborista
movado por lingvo internacia, en mallonga tempo superkreskanta la burgxan ,
disvolvigxas en internacia skalo nur post la imperiista milito kaj post la
oktobra revolucio 1917. Nur la proletaro, la vera portanto de la ideo pri lingvo
internacia, donis al la movado tiun enhavon kiu pravigis gxin ideologie kaj
liveras al gxi perspektivojn.
EN LA SERcxADO DE MOVFORTO POR
LINGVO INTERNACIA
Zamenhof komprenis ke cxiu lingvo
estas "fakto socia" kaj ke lingvo internacia ne estas escepto.
Kiel fakto socia, la lingvo internacia povas esti nur sekvo de bezono pri gxi
flanke de INTERNACIA SOCIA FORTO, por kiu gxi estus ilo de praktika komunikigxo,
organisme devenanta el la tuta evoluhistorio de tiu cxi forto, el gxia politika
mondkoncepto, el perspektivo de gxia disvolvigxo. Unuvorte, tiu cxi socia forto
devas farigxi portanto de la ideo pri lingvo internacia, siavice devenanta el la
evolutendenco de tiu cxi forto al internacia unuigxo de la nacioj kaj al ilia
estonta kunfandigxo.
Zamenhof firme konsciis, ke por la
definitiva sukceso de la lingvo internacia, tiu cxi lasta devas trovigxi en la
manoj de tia socia forto, kiu estus unuigita internaciskale ne ekstere, ne
formale, per aplikado de tiu cxi lingvo, sed per "interna ideo", kiun
li treege nebule imagis kiel ideon pri "tutmonda frateco de popoloj kaj
klasoj". Venko de la lingvo internacia devus okazi, laux Zamenhof, kiel
rezulto de disvastigxo de tiu cxi ideo.
Zamenhof neniam komprenis la sociajn
fortojn kiuj venigos la mondon al unueco, kaj ne bone klarigis gxiajn
soci-politikajn principojn. Li opiniis ke la esperantistoj, dispolvigitaj tra la
tuta mondo, estas jam tiu cxi socia forto. Vidante, ke inter la esperantistoj,
unuigitaj nur ekstere pere de la lingvo internacia regas diversspecaj
antagonismoj (klasaj, naciaj, religiaj), li opiniis ke oni povas per predikado
de tiu cxi interna, cxion paciganta ideo, firme kunforgxi tiun konglomerajxon de
la klasgrupoj, el kiuj estis konsistanta la movado por helpa lingvo internacia.
El tio cxi devenas lia nelacigebla pacifista predikado pri la frateco de la
popoloj.
Zamenhof ecx provis fondi ian specon
de nova religio kiu kunligus la diverskoloran kolektivon esperantistan sur bazo
de la idealoj de "homaranismo" (pacifisma instruo pri frateco de cxiuj
homoj de la mondo). Tamen la praktiko alportis al tiu cxi et-burgxa revanto
nenion krom disrevigxoj. Ju pli multe kreskis la esperantista movado, des pli
multe progresis en gxi diversaj sociaj klasantagonismoj.
Venis la milito imperiisma (Unua
Granda Monda Milito) kiu senmaskigis la tutan falsecon de la burgxa pacifismo.
Esperanto kun sia "interna ideo" helpis nenion por la monda paco.
Malespere, Zamenhof trovis nenion pli bonan ol turni sin al diplomatoj de la
landoj militantaj, al tiuj cxefkomizoj de la imperiismo, kun admonoj ne forgesi
pri la frateco de la popoloj. Kompreneble, Zamenhof ne ricevis respondojn. Jen
tragedio de tiu cxi homo kiu faris pasxon antauxen en la kompreno de la esenco
de la helpa lingvo internacia kaj de la kondicxoj por gxia disvastigxo kaj
enkonduko, sed kiu ne scipovis elsalti el la kadroj de sia klaso: la genian
auxtodidakton-lingviston venkis etburgxeco.
Do, ne estas la interna ideo kiu
influos la lingvan internacian ordon sed la komuna batalo en skalo internacia
por siaj klasaj, ekonomiaj kaj politikaj interesoj.
Homo ne komprenanta la klasbatalon, li revis pri la estonta frateco de la nacioj.
Tamen li ne komprenis ke tiu cxi frateco de la nacioj en la tuta mondo povas
aperi nur en rezulto de klasbatalo post definitiva venko de la proletaro en la
tuta mondo. La plua disvolvigxo de la klasbatalo en la movado esperantista plene
evidentigxis la tutan erarecon de la etburgxaj opinioj de Zamenhof.
La proleta movado por lingvo
internacia, heredinte la lingvon Esperanto tute nature forjxetis la
"interna ideon" de Zamenhof. Kaj tio okazis cxar la proletaro mem
estas la ideportanto de la lingvo internacia. "Internan Ideon" de la
lingvo internacia prezentas gxuste tiu movforto por socievoluo de la nuntempo,
kiu transformas la proletaron je entombiganto de kapitalismo kaj konstruanto de
nova socialisma mondo, detruanta cxiujn kontrauxdirajxojn de la regximo
kapitalista, inkluzive la naciajn kaj lingvajn.